Internacia Institucio pri la Ruhr-regiono | ||
---|---|---|
regiona organizaĵo • traktato | ||
Komenco | 28-a de aprilo 1949 vd | |
Fino | 27-a de majo 1952 vd | |
Poste | Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo vd | |
Sidejo | Duseldorfo | |
La Internacia Institucio pri la Ruhr-regiono, foje ankaŭ nomata Internacia Aŭtoritato por Ruro (IAR), estis internacia organizaĵo establita en 1949 de la okcidentaj aliancitaj ŝtatoj por kontroli la karbo- kaj ŝtalindustrion de la Ruhr-regiono en okcidenta Germanio.
Ĝi estis interkonsentita ĉe renkontiĝoj en Londono la 20-an de aprilo kaj 2-an de junio 1949 flanke de Usono, Britio, Francio kaj la Benelukso-landoj. La Londona interkonsento estis subskribita la 28-an de aprilo de tiu jaro. Ĝi estis aboliciita fare de la Pactraktato de Parizo en 1951, kiu transdonis ĝiajn agadojn al la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (ECSC). La IAR finis ĝian laboron la 27-an de majo 1952.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search